EŬROPO KAJ LINGVAJ RAJTOJ : necesas agi en 2004 !

Dum 2004, Eŭropa Unio pligrandiĝos kaj ankaŭ okazos eŭropaj balotoj. Tamen, la lingva problemo restas ne solvata, sed kaŝita per pseŭdo-multlingvismo favore nur al la 3 pli potencaj lingvoj. Pro tiu fakto, ni riskas iri al lingva hegemonio, kaj fine unikeco, kiu endanĝerigos la lingvan kaj kulturan diversecon de Eŭropo. Tial, interalie la esperantistoj apogas la proponon de komuna (kaj ne unika) pontolingvo neŭtrala, kiu ebligus egalecan respekton de ĉiuj lingvoj kaj efikecon por eŭropa demokratio.

Tiucele organiziĝas eŭrop-skala manifestacio por lingva demokratio en Eŭropo. La ĉefa celo de tiu agado estos paroligi plej vaste kiel eble (i.a. tra la amaskomunikiloj) pri la lingvaj aspektoj de Eŭropo por tiel konsciigi la publikon pri tiu problemo ...kaj fine eble iel movemigi la politikistojn pri tiu temo. Por trafi tiun celon, ni devas esti sufiĉe mult-nombraj kaj buntaj por havi veran efikon. Esperantistoj iniciatis tiun manifestacion kaj ĉiuj Esperanto-asocioj el Eŭropo informos pri tiu agado en siaj respektivaj regionoj aŭ landoj.

La nomo de la manifestacio EUROPA BUNTO signifas "multkoloreco de Eŭropo". Ĝi indikas la festecan flankon de tiu manifestacio multkolora pri lingva diverseco.

Tiu manifestacio do arigos:

Loko: Strasburgo (Francio), apud la Eŭropa Parlamentejo kaj Eŭropa Konsilio

Dato: Dimanĉon la 9-an de majo 2004 (Tago de Eŭropo)

Formo: Libera elekto de la lingvo por la flagrubandoj ; libera enteno de la flagrubandoj (respektante deklaron de homaj kaj eŭrop-civitanaj rajtoj)

Informa servo: Gazetara konferenco kun egaleco de reprezentado de ĉiu lingvo ; disponigo de tradukservo por ĉiuj lingvoj reprezentataj

 

ENHAVO DE TIU-ĈI PAĜARO

Prezento: ĝenerala prezento de la manifestacio kaj de la paĝaro en multaj eŭropaj lingvoj (antaŭdankon helpi nin traduki ĉi-paĝon al via lingvo : sendu vian tradukon al europa.bunto@eraro.com)

Partneraj asocioj: listo de ĉiuj asocioj (kun indiko de ilia hejmpaĝo, se ili havas), kiuj anoncis sian oficialan partoprenon al la manifestacio

Kunveturado: listo de proponoj kaj petoj pri kunveturado por iri al la manifestacio de Strasburgo

Sloganoj & materialo: listo de ideoj pri sloganoj kaj flugrubandoj por la manifestacio, kaj aliaj logiloj

Dissendolisto: diskutlisto por la organizantoj de la manifestacio ; ĝia ĉefa labor-lingvo estas Esperanto kaj vi povas aboni tiun liston sendante malplenan mesaĝon al europa-2004-subscribe@yahoogroupes.fr

Kontakto: kontakt-eblecoj por demandoj al la organizantoj aŭ al la respondeca sekretario pri la manifestacio, kaj por sendi viajn proponojn (kunveturado, sloganoj, ktp.) aŭ viajn tradukojn al la TTT-estro

Ligoj: kelkaj ligoj pri Eŭropo kaj lingvoj

 

Hejmo